Skip to content
Scan a barcode
Scan

Memoru ci praulojn: Eseoj pri Esperanto-literaturo (Esperanto Edition) [Esperanto]

Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.


La fenomeno Esperanto-poezio; la tradukoj de Hamleto; la rilato inter traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo; Esperanto kaj monda literaturo - jen nur kelkaj el la temoj traktitaj. Inter la aŭtoroj prezentitaj kaj diskutitaj estas L. L. Zamenhof, S ndor Szathm ri, Clarence Bicknell, Tivadar Soros, Julio Baghy, K lm n Kalocsay, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton...


"Se la literaturo en Esperanto prisemas la normalan lingvan inter-rilaton de esperantistoj, ĝi estas siavice prisemata de la formoj, nor-moj kaj antaŭsupozoj de la diverslingvaj verkistoj kiuj verkas en Esperanto. Parto de la plezuro kiun mi, kiel parolanto de la angla, sen-tas en legado de verkoj en Esperanto, estas konscia observado de la manieroj laŭ kiuj la anglaj lingvo kaj literaturo respeguliĝas en la ver-koj de tiuj Esperanto-verkistoj kiuj, denaske aŭ alimaniere, konas bone la anglan literaturon kaj adaptas ĝiajn formojn kaj normojn al Esper-anto... Sed samtempe okazas nekonscia ensorbo de aliaj literaturaj tradicioj en mia legado de neanglalingvaj Esperanto-aŭtoroj..." (Humphrey Tonkin)

Recommended

Format: Paperback

Temporarily Unavailable

We receive fewer than 1 copy every 6 months.

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2025 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks ® and the ThriftBooks ® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured